Novaĵoj

Fariĝu regiona kunordiganto!

Paralela Universo – Fariĝu Regiona Kunordiganto!

Paralela Universo okazos sabate, la 19an de Aŭgusto, 2023. Paralela Universo estis granda sukceso en 2016 ĝis 2019, kaj poste iom velkis dum la pandemio 2020-2022, sed ni esperas reveni eĉ pli grande en 2023. Kvankam la afero komenciĝis en Nord-Ameriko, ĝi ja fariĝis tutmonda afero kaj ni esperas daŭre kreskigi ĝin. Tamen, ni bezonas vian helpon.

Laŭ niaj spertoj, la plej efika metodo por disvastigi la aferon kaj kuraĝigi la organizadon de lokaj eventoj estas ekspluati personajn ligojn. Simpla retmesaĝo ricevita de amiko aŭ konatulo, “Hej, ĉu vi ŝatus okazigi lokan renkontiĝon por Paralela Universo en via urbo?” estas pli efika ol cent reklamoj per amaskomunikiloj.

Tial ni nun serĉas voluntulojn por la rolo de Regiona Kunordiganto de PU. La respondecoj de Regiona Kunordiganto inkluzivas:

1) Kontakti konatulojn en aliaj urboj en via regiono, por kuraĝigi la okazigon de loka kunveno por PU.

2) Respondi al demandoj pri PU, de homoj en via regiono.

3) Uzi la sociajn retojn kiuj estas popularaj en via regiono por reklami pri PU.

La tria afero estas aparte grava, ĉar ni konstatas ke la retoj kaj retejoj kiuj estas ofte uzata en Nord-Ameriko (Fejsbuko, google-grupoj) ne estas multe uzataj en kelkaj regionoj. Ekzemple, en Ĉinio, WeChat estas furora, kaj en Rusio, VK.com estas multe pli populara.

Ideale, Regiona Kunordiganto ankaŭ organizos aŭ partoprenos en evento en sia propra urbo. Regiona Kunordiganto povas respondeci pri unu lando (ekz. Brazilo, Ĉinio, Japanio), aŭ regiono konsistanta de pluraj landoj (ekz. Centra Ameriko, okcidenta Afriko). La kunordiganto mem decidu la taŭgan regionon por siaj klopodoj.

Se vi interesiĝas fariĝi Regiona Kunordiganto, bonvolu retpoŝti al
paralelauniverso@gmail.com

Pasintaj eventoj de Paralela Universo

monda_mapo2017

2017: Partoprenintoj laŭ lando, urbo, kaj grando:
Argentino: Bonaero (12), Mendozo (6)
Brazilo: Goiania (10), Recifo (10)
Danio: Kopenhago (10)
Kamerunio: Douala (4)
Kanado: Kalgario (12), Londono (4), Montrealo (9), Saguenay (4), Toronto (10), Viktorio (4)
Kubo: Guantanamo (10), Havana (20), Pinar del Rio (3), Santiago de Cuba (10), Villa Clara (13)
Meksiko: Monterrey (3), Tlalmanalco (16)
Rusio: Moskvo (19)
Svislando: Berno (6)
Usono: Atlanto (3), Aŭstino (14), Bostono (15), Filadelfio (10), Losanĝeleso (6), Novjorko (11), Portlando (12), Raleigh (8), Sanfrancisko (20), Seatlo (9), Ŝikago (2), Sirakuso (5), Vaŝingtono (12)
Sume: 322 partoprenintoj, 34 eventoj, 10 lando

monda_mapo2016

2016: Partoprenintoj laŭ lando kaj grando:

Kanado: Toronto ON (11), Montréal QC (8), Victoria BC (5), Saguenay QC (4), London ON (4)
Usono: San Francisco CA (28), Washington DC (21), Austin TX (15), Mount Laurel NJ (15), New York NY (13), Watkins Glen NY (12), Kansas City MO (8), Seattle WA (8), Boston MA (8), San Diego CA (7), Atlanta GA (6), Chicago IL (5), Raleigh NC (4), Phoenix AZ (4), Pompano Beach FL (3), Cincinnati OH (2)
Kubo: La Habana (19), Viñales, Pinar del Río (3)
Meksiko: Santiago de Querétaro (14)
Kaj surmare sur la krozŝipo Celebrity Solstice (3, Esperantista familio)
Sume: 231