Fariĝu regiona kunordiganto!

Paralela Universo – Fariĝu Regiona Kunordiganto!

La tria Paralela Universo okazos sabate, la 18an de Aŭgusto, 2018. Paralela Universo estis granda sukceso en 2016 kaj 2017, kaj ni atendas eĉ pli da kreskado en la tria jaro. Kvankam la afero komenciĝis en Nord-Ameriko, ni esperas tutmondigi ĝin ĉi-jare. Tamen, ni bezonas vian helpon.

Laŭ niaj spertoj, la plej efika metodo por disvastigi la aferon kaj kuraĝigi la organizadon de lokaj eventoj estas ekspluati personajn ligojn. Simpla retmesaĝo ricevita de amiko aŭ konatulo, “Hej, ĉu vi ŝatus okazigi lokan renkontiĝon por Paralela Universo en via urbo?” estas pli efika ol cent reklamoj per amaskomunikiloj.

Tial ni nun serĉas voluntulojn por la rolo de Regiona Kunordiganto de PU 2018. La respondecoj de Regiona Kunordiganto inkluzivas:

1) Kontakti konatulojn en aliaj urboj en via regiono, por kuraĝigi la okazigon de loka kunveno por PU 2018.

2) Respondi al demandoj pri PU, de homoj en via regiono.

3) Uzi la sociajn retojn kiuj estas popularaj en via regiono por reklami pri PU.

La tria afero estas aparte grava, ĉar ni konstatas ke la retoj kaj retejoj kiuj estas ofte uzata en Nord-Ameriko (Fejsbuko, google-grupoj) ne estas multe uzataj en kelkaj regionoj. Ekzemple, en Ĉinio, WeChat estas furora, kaj en Rusio, VK.com estas multe pli populara.

Ideale, Regiona Kunordiganto ankaŭ organizos aŭ partoprenos en evento en sia propra urbo. Regiona Kunordiganto povas respondeci pri unu lando (ekz. Brazilo, Ĉinio, Japanio), aŭ regiono konsistanta de pluraj landoj (ekz. Centra Ameriko, okcidenta Afriko). La kunordiganto mem decidu la taŭgan regionon por siaj klopodoj.

Se vi interesiĝas fariĝi Regiona Kunordiganto, bonvolu retpoŝti al
paralelauniverso@gmail.com