Paralela Universo 2020 – Lokaj Virtualaj Eventoj

PU 2020 okazos sabate, la 15an de aŭgusto 2020. Laŭ la nuntempa tutmonda situacio de KOVIM-19 (COVID-19), ni rekomendas okazigi virtualajn kunvenojn anstataŭ fizikaj. Tamen, la elekto apertenas al la lokaj organizantoj. Se la situacio en via loka regiono estas favora por fizika renkontiĝo (ekz. Nov-Zelando), vi estas libera anonci tion laŭ la kutimaj rimedoj.

Okazas ĉi-somere diversaj retaj eventoj, aparte MondaFest2020, el kiu Paralela Universo estas programero. https://eventaservo.org/e/mondafest2020

Konsiderante tion, la centra komitato de Paralela Universo decidis ne organizi tutmondan virtualan renkontiĝon, ĉar jam ekzistas pluraj, kaj tutmonda aranĝo apenaŭ kaptus la spiriton de nia afero, kiu celas fortigi lokajn klubojn. Tial, ni kuraĝigas lokajn esperantistojn inviti siajn lokajn amikojn al intima renkontiĝo la 15an de aŭgusto. Multaj kluboj jam renkontiĝas virtuale kutime, kaj kelkaj ne, do jen bona oportuno starigi ion por via loka esperantistaro. Bonvolu partopreni en via loka evento, sed eble vi povas partopreni ankaŭ en la renkontiĝoj de aliaj lokoj kaj renkonti novajn vizaĝojn.

Rekomendoj por loka virtuala evento:

1) Limigu la daŭron – la tradicia 8-hora aranĝo de PU ne bone funkcias por virtuala evento. Ni sugestas unu horon, laŭ via prefero. Fakte estas bone se ne ĉiuj eventoj okazos precize samtempe – tio donos la oportunon partopreni vian lokan kunvenon kaj eble tiun de alia regiono.

2) Elektu softvaron por la kunveno. Estas pluraj elektoj, kaj ni ne povas efike rekomendi unu programon kiu kontentigos ĉiun en la mondo. Plej facile estas elekti ion kiun vi jam uzis kaj ŝatas. La klubo en Toronto (kiu parte organizas PU-on) uzas Jitsi, kiu estas senkosta kaj ne postulas ke partoprenantoj jam havu konton por la servo. Aliaj programoj ofte havas senkostan kaj pagitan versiojn. Popularaj elektoj inkluzivas:

Jitsi (tute senkosta)

Zoom

Google Meets

Microsoft Teams

8×8

WebEx

3) Konsideru temon aŭ organizitan agadon dum via evento, ekzemple ludo, prelego, fotodividado. Vi ankaŭ povas kombini vivan interparoladon kun reta diskuto en forumo, uzante ret-forumon, aŭ programo kiel Slack aŭ Discord.

Por anonci virtualan eventon, bonvolu kiel kutime uzi la Google-grupon de PU, la grupon de Facebook, kaj viaj kutimaj lokaj rimedoj por reklami eventojn.

LA INFORMO SUBE TEMAS PRI LA KUTIMA FIZIKA RENKONTIĜARO DE PARALELA UNIVERSO, KIU REKOMENCOS (NI ESPERAS) EN 2021.

Kio ĝi estas?

Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivos tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de 12:00 ĝis 20:00.

Kial ĝi estas?

Por doni al vi la oportunon paroli Esperanton nerete, renkonti novajn amikojn, kaj fari ĝuindajn memorojn. Nia celo estas ke ĉiu kiu volas partopreni, povos sen vojaĝi tro for. Ni celas ke oni povu atingi eventon malpli ol 4 horoj for.

Kiam ĝi estos?

PU kutime okazas dum la tria sabato de aŭgusto. Do ĉi-jare tio estas sabate la 15an de Aŭgusto, 2020. Jen ekzemplo-ŝablono por la horaro de la tago:

08:00 – 12:00 Vojaĝado laŭ neceso.
12:00 – 13:30 Tagmanĝo en loka restoracio.
13:30 – 18:30 Turisma ekskurso al loka vidindaĵo, aŭ grupa ludado, laŭ via volo.
18:30 – 20:00 Vespermanĝo en loka restoracio.
20:00 – 00:00 Vojaĝado hejmen.

Kiel mi povas organizi eventon en mia urbo?

La oficiala rimedo por organizi eventon estas la google-grupo. Unue, kontrolu ĉu jam ekzistas evento proksime de vi. Se jes, diskutu en la fadeno pri tiu evento por helpi organizi ĝin. Se ĝi ne jam ekzistas, afiŝu novan fadenon kun la nomo de la urbo en la titolo. Diskutu la planon kun aliuloj. Estas tre simple organizi eventon. Vi nur devas elekti restoracion por tagmanĝo, turisman ekskurson poste, kaj fine alian restoracion por vespermanĝo. Ankaŭ, varbu pri via evento en fejsbuko, kaj kreu eventon en la fejsbuk-grupo.

Tiuj ĉi retejoj estas popularaj en Nord-Ameriko, kie Paralela Universo komenciĝis, sed aliaj retejoj estas pli uzataj en aliaj mondpartoj, ekzemple WeChat en Ĉinio kaj VK.com en Rusio. Do ni ankaŭ bonvenigas la uzadon de aliaj retejoj por organizi eventojn laŭ la bezonoj de via loka regiono.

Kiel fari stelon sur la mapo?

Simple anoncu vian eventon en la google-grupo. La “centra komitato” de Paralela Universo (6 voluntuloj) vidos la afiŝon kaj enmetos la stelon en la mapon, kun ligilo al via afiŝo, kaj ankaŭ al retpaĝo aŭ fejsbuk-event-paĝo (aŭ alia paĝo en via preferata socia reto) se vi havas tion. Se vi ne povas uzi la google-grupon ĉar Google estas blokita en via lando (ekz. Ĉinio), simple retpoŝtu al paralelauniverso@gmail.com kaj ni aldonos vian eventon.

Ĉu loka aŭ tutmonda?

Paralela Universo ne estas telekongreso. La celo estas ĝui amikecon kun la homoj kiuj estas proksime de vi. Tamen, parto de la amuzo de la tago estas dividi fotojn kaj rakontetojn kun la aliaj grupoj kiuj kunvenas. Bonvolu afiŝi viajn fotojn kaj salutojn en la  fejsbuk-grupo kaj en la Grupo Telegram. Telegram estas tuj-mesaĝilo kiu funkcias kaj per komputiloj kaj per saĝtelefonoj. Tre utila por Esperanto-kunvenoj! Se vi tamen preferas uzi tviteron aŭ instagramon, bonvolu aldoni la kradvorton #paralelauniverso.

Kelkaj grupoj elektas interkomuniki pervoĉe dum la evento, uzante Skajpon kaj similaj komunikiloj. Tio ne estas la ĉefa celo de PU, sed ĝi povas esti utila aparte por malgrandaj grupoj. Se vi volas babili pervoĉe kun alia grupo dum PU, vi mem devas aranĝi tion kun la alia grupo.

Ĉu mia evento DEVAS sekvi la sugestitan ŝablonon?

Ne nepre. La sugestita horaro de 8-hora evento estas celita por instigi homojn vojaĝi ĝis 4 horoj por ĉeesti. Sed vi mem povas juĝi kio funkcias plej bone en via urbo. Se vi preferas aranĝi pli simplan eventon, eble nur pikniko en parko ktp., tio ankaŭ bonvenas. Ankaŭ, en kelkaj landoj, dimanĉo aŭ vendredo estas pli taŭgaj ol sabato pro diversaj kialoj. Se sabato estas problemo en via lando, vi povas aranĝi eventon unu tagon antaŭ aŭ post la oficiala dato de Sabato la 15a de aŭgusto 2020 kaj ni kalkulos ĝin kiel parto de PU.

Kiu organizas Paralelan Universon?

Ĉefe, la lokaj aktivuloj en la diversaj urboj. Inkluzive de vi! Preter tio, la gvidado de PU estas kunprojekto de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio, kun komitato de 6 homoj por fari la grandajn decidojn (la dato, la retejo, ktp). Ni ankaŭ bezonas kaj bonvenigas voluntulojn en la rolo de Regiona Kunordiganto.