Paralela Universo 2024

PU 2024 okazos sabate, la 17an de aŭgusto 2024. Bonvolu klaki sur “Gravaj ligoj” por la mapo kaj aliaj iloj.

Kio ĝi estas?

Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivos tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de 12:00 ĝis 20:00.

Kial ĝi estas?

Por doni al vi la oportunon paroli Esperanton nerete, renkonti novajn amikojn, kaj fari ĝuindajn memorojn. Nia celo estas ke ĉiu kiu volas partopreni, povos sen vojaĝi tro for. Ni celas ke oni povu atingi eventon malpli ol 4 horoj for.

Kiam ĝi estos?

PU kutime okazas dum la tria sabato de aŭgusto. Do ĉi-jare tio estas sabate la 17an de Aŭgusto, 2024. Jen ekzemplo-ŝablono por la horaro de la tago:

08:00 – 12:00 Vojaĝado laŭ neceso.
12:00 – 13:30 Tagmanĝo en loka restoracio.
13:30 – 18:30 Turisma ekskurso al loka vidindaĵo, aŭ grupa ludado, laŭ via volo.
18:30 – 20:00 Vespermanĝo en loka restoracio.
20:00 – 00:00 Vojaĝado hejmen.

Kiel mi povas organizi eventon en mia urbo?

La oficiala rimedo por organizi eventon estas la google-grupo. Unue, kontrolu ĉu jam ekzistas evento proksime de vi. Se jes, diskutu en la fadeno pri tiu evento por helpi organizi ĝin. Se ĝi ne jam ekzistas, afiŝu novan fadenon kun la nomo de la urbo en la titolo. Diskutu la planon kun aliuloj. Estas tre simple organizi eventon. Vi nur devas elekti restoracion por tagmanĝo, turisman ekskurson poste, kaj fine alian restoracion por vespermanĝo. Ankaŭ, varbu pri via evento en fejsbuko, kaj kreu eventon en la fejsbuk-grupo.

Tiuj ĉi retejoj estas popularaj en Nord-Ameriko, kie Paralela Universo komenciĝis, sed aliaj retejoj estas pli uzataj en aliaj mondpartoj, ekzemple WeChat en Ĉinio kaj VK.com en Rusio. Do ni ankaŭ bonvenigas la uzadon de aliaj retejoj por organizi eventojn laŭ la bezonoj de via loka regiono.

 

Kiel fari stelon sur la mapo?

Simple anoncu vian eventon en la google-grupo. La helpanto de Paralela Universo vidos la afiŝon kaj enmetos la stelon en la mapon, kun ligilo al via afiŝo, kaj ankaŭ al retpaĝo aŭ fejsbuk-event-paĝo (aŭ alia paĝo en via preferata socia reto) se vi havas tion. Se vi ne povas uzi la google-grupon ĉar Google estas blokita en via lando (ekz. Ĉinio), simple retpoŝtu al paralelauniverso@gmail.com kaj ni aldonos vian eventon.

Ĉu loka aŭ tutmonda?

Paralela Universo ne estas telekongreso. La celo estas ĝui amikecon kun la homoj kiuj estas proksime de vi. Tamen, parto de la amuzo de la tago estas dividi fotojn kaj rakontetojn kun la aliaj grupoj kiuj kunvenas. Bonvolu afiŝi viajn fotojn kaj salutojn en la  fejsbuk-grupo kaj en la Grupo Telegram. Telegram estas tuj-mesaĝilo kiu funkcias kaj per komputiloj kaj per saĝtelefonoj. Tre utila por Esperanto-kunvenoj! Se vi tamen preferas uzi tviteron aŭ instagramon, bonvolu aldoni la kradvorton #paralelauniverso.

Kelkaj grupoj elektas interkomuniki pervoĉe dum la evento, uzante Skajpon kaj similaj komunikiloj. Tio ne estas la ĉefa celo de PU, sed ĝi povas esti utila aparte por malgrandaj grupoj. Se vi volas babili pervoĉe kun alia grupo dum PU, vi mem devas aranĝi tion kun la alia grupo.

Ĉu mia evento DEVAS sekvi la sugestitan ŝablonon?

Ne nepre. La sugestita horaro de 8-hora evento estas celita por instigi homojn vojaĝi ĝis 4 horoj por ĉeesti. Sed vi mem povas juĝi kio funkcias plej bone en via urbo. Se vi preferas aranĝi pli simplan eventon, eble nur pikniko en parko ktp., tio ankaŭ bonvenas. Ankaŭ, en kelkaj landoj, dimanĉo aŭ vendredo estas pli taŭgaj ol sabato pro diversaj kialoj. Se sabato estas problemo en via lando, vi povas aranĝi eventon unu tagon antaŭ aŭ post la oficiala dato de Sabato la 17a de aŭgusto 2024 kaj ni kalkulos ĝin kiel parto de PU.

Kiu organizas Paralelan Universon?

Ĉefe, la lokaj aktivuloj en la diversaj urboj. Inkluzive de vi! PU estas ankaŭ apogita de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio, kiuj prizorgas administrajn aferojn (retejo, horaro, ktp). Tamen, la evento okazas tutmonde.